BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

Paralelaj Ekzercoj

 

Por plia ekzercado de Esperanto mi verkas paralelajn ekzercojn.  Tiuj ekzercoj respegulas la gramatikaĵojn de la BEKkurso, sed ili utiligas aliajn vortojn. 

Kiel por la plejparto de la BEKkurso, la gelernantoj profitas plene de la pratikado kiam ili ekzercas sin duope, aŭ triope, aŭ kvarope.  Do ekster la kursejo ili povos kuniĝi utiligante la paralelajn ekzercojn.

Por montri al vi ekzemplon de paralelan ekzercon, mi prenas ekzemplon de BEK1, Leciono 2. Vi povas kontroli la originalon alklakante ĉi tien BEK1, Lecionon 2   Tie vi notos, komparante kun la suba kromekzerco, ke la gramatikaĵoj de Ĉu, Jes, Ne estas la samaj, sed mi almetas novajn, facilajn vortojn por, ke la lernanto povos pli kaj pli flue, kaj aŭtomate utiligu la gramatikon de Esperanto.

Vi konstatos, ke la novaj vortoj estas similfacilaj kaj similsignifaj al la originaj ekzercoj de BEK1.  En la suba ekzemplo la novaj vortoj estas: Tokio, Japanio, Pekino, Ĉinio, Varsovio, Pollando, Ateno, Grekio, Ĉikago, Usono, Limo, Peruo, Bolivio, kursgvidanto, Egipto, kaj ekzerco.

Jen la tuta kromekzerco por Leciono 2 de BEK1:
 

  1. Ĉu Tokio estas en Japanio?
     
  2. Ĉu Pekino estas en Ĉinio?
     
  3. Ĉu Varsovio estas en Pollando?
     
  4. Ĉu Ateno estas en Grekio?

     
  5. Ĉu Ĉikago estas en Meksikio?
     
  6. Ĉu Ĉikago estas en Usono?
     
  7. Ĉu Limo estas en Bolivio?
     
  8. Ĉu Limo estas en Peruo?

     
  9. Ĉu vi estas en Pekino?
     
  10. Ĉu vi estas en __________ ?
     
  11. Ĉu vi estas en kurso de Esperanto en Pekino?
     
  12. Ĉu vi estas en kurso de Esperanto en __________ ?

     
  13. Ĉu mi estas en kurso de Esperanto?
     
  14. Ĉu mi estas lernanto de Esperanto?
     
  15. Ĉu vi estas lernanto de la ĉina lingvo?
     
  16. Ĉu vi estas lernanto de la hispana lingvo?

     
  17. Ĉu mi estas lernanto de Esperanto?
     
  18. Ĉu mi estas la kursgvidanto de Esperanto?
     
  19. Ĉu __________ estas la kursgvidanto de Esperanto?
     
  20. Ĉu mi kaj vi estas en kurso de Esperanto?

     
  21. Ĉu la kurso de Esperanto estas en Egipto?
     
  22. Ĉu la kurso de Esperanto estas en __________ ?
     
  23. Bonvolu ripeti la ekzercon!  Dankon!
     

Supren

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe