PraBEKaĵoj
Mi ĉiam perdis miajn paperojn, do mi pensis, ke mi povos metis miajn
antikvajn notojn pri la BEKkurso ĉi tie!
Unua BEKEkzameno preparinformo, decembro, 1987,
Liceco de Esperanto, Madrido
Notoj pri disvolviĝo de
la vintra BEKkurso de la Liceo de Esperanto en Madrio
Skriba ekzameno de januaro, Liceo de Esperanto, 1988, Madrido
Fotoj pri miaj kursoj por
Esperantistoj en Hispanio, en Valencio kaj en Zaragozo en la 80aj jaroj.
Unua BEKEkzameno
Preparpaĝaro
Post la unua BEKkurso en la Liceo de Esperanto en Madrido, mi verkis
ekzamenegon. Por prepari al la gekursanoj trapasi ĝin, mi verkis
specialajn dekpaĝan preparinformon por, ke la gelernantoj bone ĝenerale
konu la enhavon de la venonta ekzamenego. Se mi bone memoras, mi faris
tiun preparadon dum 30 minutoj en la lasta leciono de BEK4.
La tuta ekzameno, kun la paŭzotempoj, daŭris 3 horojn kaj 45 minutojn:
2 horoj 45 minutojn por la ekzameno mem, 45 minutojn por la paŭzoj, kaj
15 minutojn por klarigoj. Tiu daŭro estas
multe pli longa ol tipa ekzameno por komencanto.
Entute kvin personoj trapasis la ekzamenegon. Kvar el ili estis
komencantoj ne lernintaj Esperanton antaŭ la BEKkurso, kaj unu el ili
jam lernis Esperanton unu aŭ du jarojn antaŭe en la Liceo de Esperanto.
Mi skanis miajn originajn notojn pri la rezultoj. Alklaku la
vorton rezultoj por legi ilin. La poentaro
en ĉu okazo estas el 100, kaj la lasta nenomata kolumno estis la
rezultoj de la 40-minuta parolparto de la ekzamenego. Sube sur la
rezultoj troviĝas la totalo por la tuta ekzamenego.
Paĝo 1 Resuma paĝo
Paĝo 2 Rajtoj kaj
privilegioj de la BEKTitolo
Paĝo 3 Kondiĉaro de
la ekzamenego
Paĝo 4 La ses partoj
de la ekzamenego
Paĝo 5 Ekzemploj de la
partoj I, II, kaj III
Paĝo 6 Ekzemploj de la
partoj IV, V, kaj VI
Paĝo 7 Ekzemploj de
skribotemoj
Paĝo 8 Eblaj
paroltemoj
Paĝo 9 Ekzemplo de
priskribo de bildo, ĉerpita el unu
el la parolekzercoj de la BEKkurso
Paĝo 10 Bildoj el la
BEKkurso uzataj ankaŭ por la ekzamenego
Paĝo 11 Aliaj bildoj
el la BEKkurso uzataj ankaŭ por la ekzameno
Paĝo 12 Alia ekzemplo
de paroltemoj por la ekzamenego.
Rezultoj de la kvin gekursanoj de la unua BEKEkzamenego.
Supren
Jen miaj notoj pri disvolviĝo
de la vintra BEKkurso de la Liceo de Esperanto en Madrio. Ili ne
estas kompletaj, kaj mi nur trovis 6 el la 8 tagoj. Mi donis la
realan tempodaŭron de ĉiu leciono, la lecionojn faritajn, kelkajn
rezultojn de la ekzamenetoj por ĉiu kursano, la liston de la nomoj de la
gekursanoj kaj kiom ili pagis por ĉeesti. La notoj estas tre
senordaj.
Paĝo 1
-- la listo de la gekursanoj kun la pago
Paĝo
2 -- Priskribas la unuan tagon, kie oni vidas, ke la kurso komenciĝis
je la 10a matene, la 21an de decembro, (1987), kaj finiĝis je la 8a kaj
3 minutoj vespere. Oni vidas la paŭzojn, la taskojn faritajn ktp.
Ankaŭ estas la rezultoj de la ekzamenetoj por kelkaj gelernantoj.
Paĝo
3 -- Listigas la lecionojn por la 22a kaj 23a de decembro.
Sube estas rezultoj de ekzamenetoj.
Paĝo
4 -- Listigas la lecionojn por la 28a, 29a, kaj 30a de decembro.
Rezultoj de ekzamenetoj.
Supren
Skriba ekzameno post la la dua BEKkurso (8 tagoj, 64 horoj) en la Liceo de
Esperanto, Madrido. Januaro, 1988.
Ĉi tiu specimeno
estas tiu de Miguel Angel Durán, dekkvinjara tiutempe, kaj kiu neniam
lernis Esperanton antaŭe. Mi statistikis sur la ekzameno, do vi
vidos vortojn bluajn, kiuj estas notoj pri al eraroj venintaj de la
ekzamenegoj de aliaj BEKekzamenintoj.
Unua parto: rilataj pronomoj, 33 problemoj, 15 minutoj.
paĝo 1,
paĝo 2
Dua parto: Konjunkcioj kaj aliaj vortoj, 15 problemoj, 10 minutoj.
paĝo 3
Tria parto: Demandovortoj, 20 problemoj, 7 minutoj.
paĝo 4
Kvara parto: Sufiksoj kaj Prefiksoj, 30 problemoj, 10 minutoj.
paĝo 5,
paĝo 6
Kvina parto: Ĝenerala demandaro, 38 problemoj, 20 minutoj.
paĝo 7,
paĝo 8
Sesa parto: Korektado de frazoj: 71 frazoj, 25 minutoj.
paĝo 9,
paĝo 10,
paĝo 11,
paĝo 12
Komento: Estis du aliaj partoj de la junuara ekzamenego, sed mi
verŝajne ne konservis kopion de ili.
Supren |