PraBEKaĵoj Mi
ĉiam perdis miajn paperojn, do mi pensis, ke mi
povos metis miajn antikvajn notojn pri la
BEKkurso ĉi tie!
Unua BEKEkzameno
preparinformo, decembro, 1987, Liceco de
Esperanto, Madrido
Notoj pri disvolviĝo
de la vintra BEKkurso de la Liceo de Esperanto
en Madrio
Skriba ekzameno de januaro,
Liceo de Esperanto, 1988, Madrido
Fotoj pri miaj kursoj por Esperantistoj en
Hispanio, en Valencio kaj en Zaragozo en la 80aj
jaroj.
Unua
BEKEkzameno Preparpaĝaro
Post la unua BEKkurso en la Liceo de
Esperanto en Madrido, mi verkis ekzamenegon. Por
prepari al la gekursanoj trapasi ĝin, mi verkis
specialajn dekpaĝan preparinformon por, ke la
gelernantoj bone ĝenerale konu la enhavon de la
venonta ekzamenego. Se mi bone memoras, mi faris
tiun preparadon dum 30 minutoj en la lasta
leciono de BEK4.
La tuta ekzameno, kun la paŭzotempoj, daŭris
3 horojn kaj 45 minutojn: 2 horoj 45 minutojn
por la ekzameno mem, 45 minutojn por la paŭzoj,
kaj 15 minutojn por klarigoj. Tiu daŭro
estas multe pli longa ol tipa ekzameno por
komencanto.
Entute kvin personoj trapasis la ekzamenegon.
Kvar el ili estis komencantoj ne lernintaj
Esperanton antaŭ la BEKkurso, kaj unu el ili jam
lernis Esperanton unu aŭ du jarojn antaŭe en la
Liceo de Esperanto. Mi skanis miajn originajn
notojn pri la rezultoj. Alklaku la vorton
rezultoj por legi ilin.
La poentaro en ĉu okazo estas el 100, kaj la
lasta nenomata kolumno estis la rezultoj de la
40-minuta parolparto de la ekzamenego. Sube sur
la rezultoj troviĝas la totalo por la tuta
ekzamenego.
Paĝo 1 Resuma paĝo
Paĝo 2 Rajtoj kaj privilegioj de la
BEKTitolo
Paĝo 3 Kondiĉaro de la ekzamenego
Paĝo 4 La ses partoj de la ekzamenego
Paĝo 5 Ekzemploj de la partoj I, II, kaj III
Paĝo 6 Ekzemploj de la partoj IV, V, kaj VI
Paĝo 7 Ekzemploj de skribotemoj
Paĝo 8 Eblaj paroltemoj
Paĝo 9 Ekzemplo de priskribo de bildo,
ĉerpita el unu el la parolekzercoj de la
BEKkurso
Paĝo 10 Bildoj el la BEKkurso uzataj ankaŭ
por la ekzamenego
Paĝo 11 Aliaj bildoj el la BEKkurso uzataj
ankaŭ por la ekzameno
Paĝo 12 Alia ekzemplo de paroltemoj por la
ekzamenego.
Rezultoj de la kvin gekursanoj de la unua
BEKEkzamenego.
Supren
Jen miaj notoj pri disvolviĝo
de la vintra BEKkurso de la Liceo de Esperanto
en Madrio. Ili ne estas kompletaj, kaj mi nur
trovis 6 el la 8 tagoj. Mi donis la realan
tempodaŭron de ĉiu leciono, la lecionojn
faritajn, kelkajn rezultojn de la ekzamenetoj
por ĉiu kursano, la liston de la nomoj de la
gekursanoj kaj kiom ili pagis por ĉeesti. La
notoj estas tre senordaj.
Paĝo 1 -- la listo de la gekursanoj kun la
pago
Paĝo 2 -- Priskribas la unuan tagon, kie oni
vidas, ke la kurso komenciĝis
je la 10a matene, la 21an de decembro, (1987),
kaj finiĝis je la 8a kaj 3 minutoj vespere. Oni
vidas la paŭzojn, la taskojn faritajn ktp. Ankaŭ
estas la rezultoj de la ekzamenetoj por kelkaj
gelernantoj.
Paĝo 3 -- Listigas la lecionojn por la 22a
kaj 23a de decembro. Sube estas rezultoj de
ekzamenetoj.
Paĝo 4 -- Listigas la lecionojn por la 28a,
29a, kaj 30a de decembro. Rezultoj de
ekzamenetoj.
Supren
Skriba
ekzameno post la la dua BEKkurso (8 tagoj, 64
horoj) en la Liceo de Esperanto, Madrido.
Januaro, 1988.
Ĉi tiu specimeno estas tiu de Miguel Angel Durán,
dekkvinjara tiutempe, kaj kiu neniam lernis
Esperanton antaŭe. Mi statistikis sur la
ekzameno, do vi vidos vortojn bluajn, kiuj estas
notoj pri al eraroj venintaj de la ekzamenegoj
de aliaj BEKekzamenintoj.
Unua parto: rilataj pronomoj, 33 problemoj,
15 minutoj.
paĝo 1,
paĝo 2
Dua parto: Konjunkcioj kaj aliaj vortoj, 15
problemoj, 10 minutoj.
paĝo 3
Tria parto: Demandovortoj, 20 problemoj, 7
minutoj.
paĝo 4
Kvara parto: Sufiksoj kaj Prefiksoj, 30
problemoj, 10 minutoj.
paĝo 5,
paĝo 6
Kvina parto: Ĝenerala demandaro, 38 problemoj,
20 minutoj.
paĝo 7,
paĝo 8
Sesa parto: Korektado de frazoj: 71 frazoj,
25 minutoj.
paĝo 9,
paĝo 10,
paĝo 11,
paĝo 12
Komento: Estis du aliaj partoj de la junuara
ekzamenego, sed mi verŝajne ne konservis kopion
de ili.
Supren |